Teknikaĵoj

Dum la kongreso estos uzata la programo Zoom. Bonvolu registriĝi kaj elŝuti la klient-programon.

Por komforte partopreni la programerojn, estos bone havi mikrofonon, kapaŭskultilon kaj kameraon. Ili tamen ne estas nepraj – vi povos kontribui al la diskutoj ankaŭ tajpante.

Aliĝo al la programero

Ĉiuj aliĝintoj ricevos retpoŝte ligilon al la konferenca ĉambro. Se vi jam instalis Zoom, la ligilo aŭtomate ŝaltos la kliento-programon kaj transportos vin al la konferenco. Atendu momenton en la antaŭĉambro, ĝis kiam SAT-administranto akceptos vian aliĝon.

Alternativa aliĝo: eniru ĉi tiun paĝon, entajpu la identig-numeron de la renkontiĝo (Meeting ID) kaj pasvorton (password), ricevitajn retpoŝte. Se ili estas ĝustaj, malfermiĝos via kliento-programo de Zoom.

Interfaco de Zoom

Kundividado de la ekrano

1. En la malsupra menuo de Zoom elektu Share Screen

Elektu kion vi volas kundividi: ĉu ĉion, kion vi mem nun vidas en via komputilo (Screen), ĉu konkretan fenestron (ekz. jam malfermitan programon, en kiu troviĝas prezentaĵo, kiun vi volas montri).