Postkongresa ekskurso

Respubliko Belorusio —
el Grodno al Bresto

Datoj: 1–2 de aŭgusto 2020 (sabato–lundo)
Loko: la buso ekiros je 6h30 el parkejo apud la studentaj domoj de la kongresejo
Prezo: 90 €
Aliĝoj: per la kongresa aliĝilo

Ni invitas vin al du historie malsamaj urboj troviĝantaj tuj trans la orienta landlimo de Pollando: Grodno ĉe Nemano kaj Bresto ĉe Bugo.

Ĝeneralaj informoj

Viza politiko de Belorusio por civitanoj de: ruĝa: Belorusio verda: libera eniro helbruna kaj violkolora: permesilo bezonata griza: vizo bezonata

Plejparto el la partoprenantoj por eniri la ĉeliman zonon de Belorusio ne bezonas vizon, sed unufojan permesilon. La mapo dekstre prezentas landojn, kies civitanoj tute ne bezonas vizon (verdaj), bezonas unufojan permesilon (helbrunaj kaj violkoloraj) kaj bezonas vizon (grizaj). Legu detalan liston

Por ricevi la unufojan permesilon bonvolu sendi skanaĵon de la unua paĝo de via pasporto (tiu kun foto) al la adreso eksurso@sat.bialystok.pl.

La pasporto devas esti subskribita kaj valida almenaŭ 3 monatojn post la fino de la ekskurso.

 

1-a tago – 01.08.2020 (sabato)

Centro de Grodno (Grodno.jpg; permesilo CC BY-SA 3.0; aŭtoro: Petro Vlasenko)

 

Kolektiĝo ĉe la studentaj domoj, str. Zwierzyniecka. Forveturo je 6h30.

Veturo al Grodno (80 km) tra la lima pasejo en Kuznica Bialostocka. La dogana kontrolo daŭros ĉ. 2 horojn.

Grodno – renkontiĝo kun ĉiĉerono kaj vizito de la urbo, en kiu Ludoviko Zamenhof loĝis kaj laboris kiel kuracisto en la jaroj 1893 – 1897.

Programo de la promenado

    • Malnova Kastelo el la 16-a jc. kaj Nova Kastelo konstruita en la 18-a jc. por ĝeneralaj sejmoj (parlament-kunsidoj) de la Respubliko; la loko de abdiko de la lasta reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatovski;
    • ortododoksa preĝejo al s-taj Boriso kaj Glebo el la 12-a jc. ĉe la rivero Nemano;
    • palaco de Ĥreptoviĉ kaj tabulo dediĉita al grodnaj judoj; klasikisma sinagogo;
    • ĉefa placo (la Sovetia) kun katedralo al s-ta Francisko Ksavero, teatro de trezoristo de Granda Duklando Litova kaj grodna starosto Antoni Tizenhaus;
    • domo, en kiu loĝis LLZ;
    • domo-muzeo de fama grodna verkistino Eliza Oĵeŝko, aŭtorino de Marta;
    • tagmanĝo.

Sekve ni veturos direkte al Bresto. Dumvoje ni haltos en Ruĵani por vidi tre pitoreskan ruinon de palaco el la 18-a jarcento, posedaĵo de la litova nobela familio Sapieha. Breston ni atingos ĉ. 21h00.

2-a tago – 02.08.2020 (dimanĉo)

Bresto estas urbo, kiu en 2019 pompe festis sian 1000-jariĝon.

Fortikaĵo de Bresto (Brest Brest Fortress Kholm Gate 9209 2150.jpg; permesilo: CC BY-SA 4.0; aŭtoro: Alexxx1979)

Post matenmanĝo ni iros kun ĉiĉerono al promenado:

  • Fortikaĵo de Bresto konstruita en la jaroj 1833-42 laŭ ordono de caro Nikolao la 1-a ĉe forkiĝo de la riveroj Bugo kaj Muĥavjec en la loko de mezepoka burgo;
  • arkeologia muzeo kun videblaj fragmentoj de mezepoka urbo;
  • moderna centro: la strato Sovetia kun konumento al 1000-jariĝo de Bresto, fama aleo de lanternoj, ortodoksa preĝejo s-ta Nikolao, katolika preĝejo al kiu el piedestalo rigardas Vladimir Lenin;
  • tagmanĝo kaj renkontiĝo kun esperantistoj el Minsko.

Sekve ni vizitos kolĥozon en apuda urbo, vojaĝos al la vilaĝo Vaŭĉin, kie naskiĝis Stanislao Aŭgusto Poniatovski.

Ni transiros la landlimon en Pjeŝĉatka kaj revenos Bjalistokon je 20h00.

La ekskurso kostas 90 eŭrojn kaj ĉiuj kostoj (veruro, enirbiletoj, ĉiĉeronado, asekuro, tranoktado en 2-3-personaj ĉambroj kun banĉambro, 2 tagmanĝoj, matenmanĝo, senvizaj enirpermesiloj) estos kovritaj. La ĉiĉeroninon Iza Valentinoviĉ vi povas kontakti per la telefonnumero + 48 602 407 533 kaj la retadreso ekskursoj@sat.bialystok.pl.