Ekskurso „Natura Podlaĥio”

Mateno en la praarbaro de Bjalovjeĵa (Poranek w Białowieskim Parku Narodowym.jpg; permesilo: CC BY-SA 3.0 PL; aŭtoro: Zubron)

Unu el la ekskursoj proponataj dum la SAT-kongreso tuŝos la temon de unika, sovaĝa naturo de la regiono Podlaĥio, kiu estas monda naturheredaĵo.

Dato: 29-a de julio 2020
Loko: la buso ekiros je 7h30 el parkejo apud la studentaj domoj de la kongresejo; reveno ĉ. 18h00
Prezo: 25 €
Aliĝoj: per la kongresa aliĝilo

La plej malnova en Pollando, Nacia Parko de Bjalovjeĵa, estis fondita en 1932. Konsistigas ĝin la plej valoraj fragmentoj de la Praarbaro de Bjalovjeĵa. En 1979 ĝi estis enskribita en la liston de Unesko; en 1992 al la enskribo oni aldonis la belorusan parton de la Praarbaro, kreante transliman objekton.

Aktivuloj blokas hakadon en la praarbaro (greenpeace.org; permesilo: CC BY 2.0)

Traveturo de ĉ. 90 km (90 min.) al la praarbaro.

  • Prezenta Rezervejo de Bizonoj: ni vidos la reĝon de la praarbaro, eŭropan bizonon, kaj aliajn bestojn (cervojn, kapreolojn, lupojn, alkojn)
  • Promenado laŭ la eduka itinero Ripoj de Bizono tra alna-karpena-kverka arbaro (ĉ. 3,5 km)
  • La vilaĝo Bjalovjeĵo: promenado tra palaca parko (ligna domo de guberniestro el la 19-a jc., grandiozaj kverkoj), renovigita stacidomo, ortodoksa preĝejo al s-ta Nikolao kun unika porcelana ikonostazo, sponsorita de caro Aleksandro la 3-a
Eŭropa bizono en Bjalovjeĵa (Zubr 003.jpg; permesilo: CC BY-SA 3.0; aŭtoro: Lite)

Rapida veturo al la praarbara vilaĝo Teremiski

  • Renkontiĝo kun reprezentantoj de la socia organizo „Kampo por la Praarbaro”. Ni ekscios, kiel la organizo
    Itinero „Ripoj de Bizono” (Kładka Żebra Żubra.jpg; permesilo: CC BY-SA 4.0; aŭtoro: Joanna Jasek)

    luktas por protekti „la unuan praan malaltaĵan arbaron de Eŭropo”

Setlejo Budi: tagmanĝo kun regionaj specialaĵoj kaj vizito en originala bieno el la 1-a duono de la 19-a jc.
Veturo al Odrinki.

  • Vizito en unika ortodoksa ermitejo fondita de p. Gabrielo, en pitoreska loko ĉe la rivero Narev

Reveno al Bjalistoko ĉ. 19h00.

La ekskurso kostas 25 eŭrojn kaj ĉiuj kostoj (veruro, tagmanĝo, enirbiletoj, asekuro) estos kovritaj. La ĉiĉeroninon Nina Pjetuĥovska vi povas kontakti per la telefonnumero + 48 508 868 735 kaj la retadreso ekskursoj@sat.bialystok.pl