Ekskurso „Diversa Podlaĥio”

Unu el la ekskursoj proponataj dum la SAT-kongreso tuŝos la temon de plurkultureco de la regiono Podlaĥio.

Dato: 29-a de julio 2020
Loko: la buso ekiros je 7h30 el parkejo apud la studentaj domoj de la kongresejo; reveno ĉ. 18h00
Prezo: 25 €
Aliĝoj: per la kongresa aliĝilo

Tikocino

Granda Sinagogo en Tikocino (Wielka Synagoga.jpg; permesilo: CC BY-SA 4.0; aŭtoro: Mrksmlk)

Tikocino (ni veturos tien ĉ. 40 minutojn – 35 km), la plej malnova urbo en Podlaĥio, ricevis la urbajn rajtojn en 1425. Karakterizas ĝin riĉa historio kaj diverseco de konservitaj objektoj. En 1522 granda kanceliero litova kaj posedanto de Tikocino, Olbraĥto Gaŝtold, venigis el Grodno unuajn judajn familiojn. Ilia komunumo disvolviĝis sukcese. En 1624 estis konstruita sinagogo, kiu travivis ĝis nia tempo.

Ĉ. 1853 al Tikocino transloĝiĝis la familio Zamenhof, de kie, post kvar jaroj, ĝi iris al Bjalistoko. Konserviĝis la domo, en kiu la familio loĝis en la juda kvartalo Kaĉorovo, fronte de la sinagogo.

Vizito en Tikocino:

  • Monumento de Blanka Aglo, starigita omaĝe al fondo de la ordeno de Blanka Aglo far reĝo Aŭgusto la Forta en 1705 en la tikocina kastelo
  • Defenda kastelo de reĝo Stanislavo Aŭgusto, antaŭe sidejo de Stanislavo Gaŝtold, la edzo de Barbara Radzivilovna
  • Alumnato, aŭ rifuĝejo por maljunaj oficiroj, fondita de starosto Krzysztof Wiesiołowski en 1633
  • Baroka preĝejo al Sankta Triunuo, fondita de Johano Klemento Branicki, kiu posedis la urbon
  • Unika urboplaco kun la monumento al Stefano Ĉarnjecki
  • Sinagogo el 1642

Sekve ni veturos al la arbaro de Lopuĥovo, kie en la arbara tombejo troviĝas tomboj de tikocinaj judoj, murditaj de nazioj en aŭgusto 1941.

Supraslo

Centro de Supraslo (Supraśl Karczma 632981.jpg; permesilo: CC BY 3.0; aŭtoro: AndyTheVine)

Supraslo estas urbo, kies historio komenciĝas en 1500. Aleksandro Ĥodkjeviĉ, marŝalo de Granda Duklando Litova kaj posedanto de granda parto de la praarbaro de Kniŝin, fondis ĉe la rivero Supraslo ortodoksan monaĥejon. Dum pli ol tri jarcentoj ĝi estis grava religia kaj kultura centro kun propra eldonejo. Supraslo kiel urbo disvolviĝis danke al teksa industrio, kiu aperis tie en la 19-a jarcento. La unua fabrikisto estis veninta en 1834 Vilhelmo Zaĥert el Zgjeĵo.

Vizito el Supraslo:

  • ortodoksa monaĥejo: gotika defendo-preĝejo, preĝejo al s-ta Johano Teologo
  • palaco de Buĥholc, nun arta liceo; domoj de teksistoj el la 19-a jc.

Kruŝinjani

Moskeo en Kruŝinjani (Ministry of Foreign Affairs of the Republic of Poland; permesilo: CC BY-NC 2.0)

Kruŝinjani estas la plej fama el la tataraj vilaĝoj en Podlaĥio, troviĝanta nun ĉe la landlimo apud Belorusio. En 1679 la reĝo Johano la 3-a Sobjeski donis al tataroj, servantaj en tataraj taĉmentoj de la pola armeo, ĉi tiujn terenojn anstataŭ ŝuldatan soldon.

Vizito en Kruŝinjani:

  • moskeo el la 18-a jc., islama tombejo
  • tagmanĝo en la restoracio Tatara Jurto
  • prezento de Esperanto-traduko de la libro „Zulejka malfermas la okulojn” kaj renkontiĝo kun la aŭtorino Guzel Jaĥima en la Kultur-religia Centro de Polaj Tataroj

Reveno al Bjalistoko ĉ. 18h00.

La ekskurso kostas 25 eŭrojn kaj ĉiuj kostoj (veruro, tagmanĝo, enirbiletoj, asekuro) estos kovritaj. La ĉiĉeroninon Iza Valentinoviĉ vi povas kontakti per la telefonnumero + 48 602 407 533 kaj la retadreso ekskursoj@sat.bialystok.pl