Ekskursoj

Dum la kongresa merkredo (29.07) ni proponos al vi du ekskursojn, kiuj tuŝos la du temojn karakterizajn por Podlaĥio, la regiono, en kiu troviĝas Bjalistoko:

  • „Diversa Podlaĥio” – ni vizitos tri lokojn ligitajn kun tri diversaj minoritatoj, kiuj de jarcentoj loĝis en Podlaĥio. Fine okazos prezento de Esperanto-traduko de libro kaj renkontiĝo kun ĝia rusia-tatara aŭtorino.
  • „Natura Podlaĥio” – ni vizitos faman Praarbaron de Bjalovjeĵa kaj renkontiĝos kun aktivuloj, kiuj luktas por konservi tiun unikan natur-heredaĵon.

La 1-an de aŭgusto ni proponos 2-tagan postkongresan ekskurson al Belorusio, al la urboj Grodno kaj Bresto.